Valdorfa pedagogio

Ŝildo ĉe la enirejo de valdorfa lernejo en Frankfurto ĉe Odro, Germanio
Michael Park Rudolf Steiner School in Auckland, Nov-Zelando

La valdorfa pedagogio estas internacie disvastiĝinta skolo de reforma pedagogio sur la bazo de la same de Rudolf Steiner iniciatita filozofia skolo antropozofio.

En multaj landoj valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj estas ŝtate agnoskitaj edukaj institucioj, kiuj ricevas iun ŝtatan financan subtenon, tamen ĝenerale multe malpli ol la ŝtate posedataj infanĝardenoj kaj lernejoj. Tial vole-nevole plej multaj valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj estas vivtenataj de senprofitaj organizoj el gepatroj de la tie edukataj infanoj, la instruistoj kaj aliaj engaĝitaj civitanoj. La edukistoj ricevas malpli altajn salajrojn ol en ŝtata infanĝardenoj kaj lernejoj, kaj la gepatroj de la tie edukataj infanoj devas finance kaj per persona laboro signife kontribui al la vivteno de la institucioj.

La antropozofia pedagogio aplikiĝas en

  • valdorfaj infanĝardenoj por infanoj ĝis la lerneja aĝo,
  • valdorfaj lernejoj, kiuj instruas infanojn inter la 6-a kaj la 18-a respektive 19-a vivjaro,
  • specialaj terapie orientitaj valdorfstilaj lernejoj por psike, mense kaj korpe malavantaĝitaj lernejanoj.

Laŭ indikoj el la jaro 2017 tutmonde ekzistas 1092 valdorfaj lernejoj, 734 el ili en Eŭropo. La plej multaj el ili situas en Germanio (237), en Usono (123) kaj en Nederlando (90).[1] Valdorfaj infanĝardenoj tutmonde 1857.[1]

  1. 1,0 1,1 Directory of Waldorf and Rudolf Steiner Schools, Kindergartens and Teacher Training Centers worldwide. stato: 2017. PDF-datumaro Arkivigite je 2019-12-12 per la retarkivo Wayback Machine.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search